La kongresejo

Hankuk Universitato de Fremdaj Studoj (한국외국어대학교, HUFS), Imun-ro 107, Dongdaemun-gu, KR-02450, Seoul.
Por kongresrilataj aferoj bv. ne skribi al la kongresejo sed nur al la konstanta adreso de UEA en Roterdamo.

* Kiel atingi la kongresejon de la flughaveno Incheon:
http://www.2017uk.net/iel-atingi-la-kongresejon-de-la-flughaveno-incheon/

Utilaj informoj pri Koreio kaj Seulo

Situo
Koreio estas lando en la orienta Azio, najbaro de Ĉinio, Rusio kaj Japanio. Ĝi sendependiĝis en 1945 kaj dividiĝis en Sud-Koreion (Korean Respublikon) kaj Nord-Koreion en 1948. Korea Respubliko estas malgranda lando: 100 210 km2 kun 51 515 399 (2015) loĝantoj, tamen ekonomie evoluinta lando, en la 15-a loko monde laŭ la malneta enlanda produkto.

Seulo estas la ĉefurbo de Korea Respubliko kaj estas la plej granda urbo, kun 605 km2 da vasteco kaj 10 milionoj da loĝantoj. Ĝi situas en la nordokcidento de Korea Respubliko. Ĝin ĉirkaŭas montoj kaj trafluas la rivero Hangang. Ĝi servas pli ol mil jarojn kiel la politika, ekonomia, socia kaj kultura centro de diversaj regperiodoj. Jam en ĝi okazis i.a. la Aziaj Ludoj de 1986, la Someraj Olimpikaj Ludoj de 1988, la Monda Piedpilka Pokalo de 2002.

Kongresejo – HUFS

La 102a UK en 2017, nia UK profitos la belan kongresejon de la universitato – Hankuk Universitato de Fremdaj Studoj (HUFS).

Mapo al la kongresejo

La kongresejo situas nordoriente de Seulo.

kongresejo_mapo_s

Hankuk Universitato de Fremdaj Studoj

Internacia Hejmpaĝo: http://international.hufs.ac.kr/ (en la angla)

Hankuk Universitato de Fremdaj Studoj (HUFS) estis fondita en 1954. Aldone de ĝia baza fokuso sur la teorio kaj praktiko de fremdaj lingvoj, HUFS ankaŭ kuraĝigas studentojn por utiligi lernitan lingvo-kapablon por studi politikon, ekonomion, societon, kaj kulturon de la partoj el la mondo. HUFS estas universitato precipe dediĉita al edukado de studentoj por krei kreivajn profesiulojn, ĉu koreoj aŭ ĉu fremdaj esploristoj kiuj kontribuos al la disvolvigo kaj interŝanĝo de kulturo.

HUFS havas 74 departamentojn en 17 fakultatoj, por 15,000 studentoj, kun bonaj interŝanĝaj rilatoj kun 463 universitatoj el 90 landoj tutmonde.

HUFS estas la naskiĝ-loko por fremd-lingva edukado en Koreio kaj instruas 45 lingvoj el Azio, mez-Azio, kaj aliaj regionoj de la mondo. HUFS studentoj fariĝas gravaj rolantoj ĉe la internacia sceno de komerco kaj diplomata afero.