Ekskursoj
Antaŭ- kaj postkongresaj ekskursoj
La antaŭ- kaj postkongresaj ekskursoj okazos en Koreio, konatigante la partoprenantojn kun la plej belaj kaj interesaj turismaj allogaĵoj de la lando.
Ekskursoj
Atente traleginte la priskribojn bv. elekti la servon kaj plenigi klare (preslitere) la koncernan parton de la mendilo.
Ĉiuj ekskursoj startas de la kongresejo, krom se alie indikite (ĉu en la ekskursa priskribo, ĉu sur la ekskursa bileto). Klopodu veni dek kvin minutojn antaŭ la indikita starthoro de la ekskurso. Ĉiujn ekskursojn akompanos Esperantlingvaj gvidantoj. Ili ne estas profesiaj ĉiĉeronoj sed nur bonvolaj helpantoj. Bv. indulgi ilin per pacienco kaj samideana komprenemo. Ili faros sian plejeblon por bone servi al vi.
Kun la kongresaj dokumentoj ĉiuj mendintoj ricevos koverton kun la biletoj de la menditaj ekskursoj kun la bazaj informoj pri ili (dato, horo, buso), kiuj eventuale povos malsami al tiuj presitaj en la Dua Bulteno. Kaze de malsameco validas la informoj presitaj sur la biletoj.
Ne forgesu preni ŝirmilojn kontraŭ suno, vento kaj eventuale pluvo. Bv. noti, ke kelkaj ekskursoj povas esti netaŭgaj por homoj kun marŝhandikapoj; la priskribo de la ekskurso kutime mencias tion.
Ekskursaj kondiĉoj
Ĉar la ekskursoj dependas de minimumo da partoprenantoj, la organizantoj rezervas al si la rajton eventuale nuligi ilin aŭ altigi la prezojn de iuj el ili. En tiuj kazoj ni klopodos averti vin kiel eble plej frue antaŭ la kongreso por ke eblu ŝanĝi aŭ nuligi la ekskurso(j)n.
Antaŭkongresa ekskurso
18.07 Je la 8h30 busa ekvojaĝo. Tagmanĝo. Vizito de la kastelo en Jinju, gastronomia kaj historia urbo, konata interalie pro sia sieĝo dum la Imjin-milito. Vojaĝo al Busan, la dua urbo de Korea Respubliko, situanta en la plej suda parto de la lando. Vizito de la UN-parko, kie troviĝas la sola UN-tombejo de la mondo, omaĝe al la pereintoj dum la Korea Milito. Kiel vespermanĝo oni havos la specialaĵon dolsotbap, rizaĵon kuiritan kun i.a. nuksoj, pinarbaj semoj, legomoj en ŝtona kuirilo. Tranokto.
19.07 Matenmanĝo. Ekskurso al Dongbaeksum, urba parko kun interesa historio kaj belegaj vidaĵoj, i.a. al la golfo. Iro al Ulsan, industria urbo ĉ. 70 km for de Busan. Vizito de la parko Daewangam kun ĝia centjara pinarbaro. Tagmanĝe oni havos la tipe sud-sudkorean eonyang bulgogi. Daŭrigo al Gyeongju, iama ĉefurbo de la lando, konata ankaŭ kiel muzeo sen muroj. Vizito de la templo Bulguksa kaj de la Gyeongju Nacia Muzeo. Vojaĝo al Daegu, la kvara plej granda urbo de la lando. Vespermanĝo kaj tranokto.
20.07 Matenmanĝo. Ekveturo al la tradicia vilaĝo Andong Haheo, en la listo de Unesko kiel monda heredaĵo. La vilaĝo estas fama pro la tradiciaj domoj, temploj, naturo kaj ankaŭ pro la loka kuirarto. Tagmanĝo. Veturo al Wonju por viziti la Temparkon Hanji. Hanji (laŭlitere: Korea Papero) havas pli ol 1000 jarojn da historio. La kompleksa preparado de la papero kaj ĝiaj utiloj, i.a. vestaĵoj, ŝuoj kaj mebloj, estos detale montrataj dum la vizito. Iro al Sokcho kaj vizito de la urbo kaj de la pavilono Yeonggeumjung, kun neforgesebla vido al la maro. Tranokto.
21.07 Matenmanĝo. Veturo al la tria plej alta monto de Koreio, monto Sorak, kaj al la templo Shinheungsa, konsider- ata la plej malnova Zen-templo en la mondo. La plej atentokapta objekto en la loko estas la 14,6 m alta 108 tuna bronza statuo de Budho, realigita per donacoj por simboli la deziron de la korea popolo reunuecigi la dividitan landon. Tagmanĝo. Vizito de unu el la plej belaj pavilonoj en la regiono, Gyeongpodae, rande de lago ĉe la marbordo. Veturo al Yeoju, la naskiĝurbo de la lasta imperiestrino de Koreio, Myeongseong, por viziti la Tombon de la Granda Reĝo Sejong. Ĝi daŭre estas la plej granda turisma allogaĵo de la regiono. Pluvojaĝo al Seulo, kie oni alvenos ĉirkaŭ la 18h00. Fino de la servoj.
Prezo de la ekskurso en unupersona ĉambro € 740;
Dulita ĉambro € 560 p.p.
Por ekstraj noktoj, bv. kontakti la Kongresan Fakon de UEA.
Postkongresaj ekskursoj
30.07 Matena ekiro al Mungyeong (laŭlitere: “aŭdante bonajn novaĵojn”), agrikulturetosa urbo, plena je historio kaj vidindaĵoj. Rigardo de la pasejo Mungyeong Saejae kun ĝia fortikaĵo konstruita en la Joseon-periodo, celita por regi la vojon de Busan al Seulo. Tagmanĝo. Veturo al la tradicia vilaĝo Andong Hahoe, en la listo de Unesko kiel monda heredaĵo. La vilaĝo estas fama pro la tradiciaj domoj, temploj, naturo kaj ankaŭ pro la loka kuirarto. Veturo al Daegu, la kvara plej granda urbo de la lando, plena je parkoj, apudaj montoj, vigla komerco kaj tropika klimato. Vespermanĝo. Tranokto.
31.07 Matenmanĝo. Vizito de la rigardejo de la Parko Absan, la monto plej proksima al la urbo, kun diversaj promen- vojoj, budhismaj temploj kaj muzeoj. Veturo al Cheongdo por vizito de la Vintunelo, malnova trajntunelo nuntempe utiligata por stoki, prezenti kaj vendi la regionajn vinojn. Romantika loko kun kelkaj kromaj artverkoj. Tagmanĝo. Iro al Miryang (ankaŭ konata kiel Milyang) por viziti la lokan templon. Preterpaso de la belega Hamyang-regiono por iri al Changwon, la oka urbo de la lando kun riĉa historio kaj promesplena estonto. La urbo havas multajn parkojn kaj stimulas sciencon kaj arton per diversaj agoj. Vespermanĝo kaj tranokto.
1.08 Matenmanĝo. Vojaĝo al Busan. Vizito de la parko Taejongdae, natura parko kun ekstaza naturo, klifoj, faciligiloj por komforta turismado kaj ampleksa alrigardo al la maro el la sud- orienta parto de la duoninsulo. Pluiro al la UN-parko, kie troviĝas la sola UN-tombejo de la mondo, omaĝe al la pereintoj dum la Korea Milito. Tagmanĝo. Vizito de la Oryukdo-ĉielpromenejo, ŝtalvitra strukturo 35 m super la maro, ĉe la loko kie la Orienta kaj Suda Maroj renkontiĝas. Konatiĝo kun la budhisma templo Haedong Yonggunsa (1376), unu el la solaj kaj plej grandaj konstruitaj sur la marbordo, kaj kun Dalmaji Gogae, turisma monteto populara inter geaman- toj kiuj venas ĝui la vidon al la plaĝo, maro kaj la luno. Vespermanĝo. Tranokto.
2.08 Matenmanĝo. Transporto al la flughaveno de Busan, Gimhae (PUS). Fino de la servoj.
Prezo de la ekskurso en unupersona ĉambro: € 760; dulita ĉambro: € 568 p.p.
Por ekstraj noktoj, bv. kontakti la Kongresan Fakon de UEA.
30.07 Ekveturo al Jeonju, en 2010 nomita Internacia Malrapida Urbo, rekone al ĝia malstreĉa vivoritmo. Tagmanĝo. Vizito de la internacie fama vilaĝo Jeonju Hanok, kiu havas pli ol 800 tradiciajn koreajn domojn, nomatajn Hanok, de la muzeo Gyeonggijeon kaj de la katedralo Jeondong. Vojaĝo al Damyang por konatiĝi kun la Damyang-bambuĝardeno Juknokwon. La loko estas tiel vasta, ke plena vizito daŭras ĉ. 1 horon. Pluiro al Sosaewon, tipe korea ĝardeno, konstrui- ta en 1520; inspirplena loko, estis ofte elektata de disĉiploj de Konfuceo por diskuti akademiajn temojn kaj verki siajn laboraĵojn. Vespermanĝo. Tranokto.
31.07 Matenmanĝo. Vojaĝo al Boseong, kie oni aprezos la magiajn pejzaĝojn de la teplantejoj. Tagmanĝo. Konatiĝo kun la insulo Yeosu Odongdo, ĝia lumturo, kun la eta templo Hyangilam. Iro al Gwangyang. Vespermanĝo. Tranokto.
1.08 Matenmnaĝo. Ekveturo al Umeokultivejo, tipa por la regiono. Pluiro al Jinju, kie oni vizitos la kastelon. Jinju estas gastronomia kaj historia urbo, konata interalie pro sia sieĝo dum la Imjin-milito. Tagmanĝo. Vojaĝo al Changwon, la oka urbo de la lando, kun riĉa historio kaj promesplena eston- to. La urbo havas multajn parkojn kaj stimulas sciencon kaj arton per diversaj agoj. Konatiĝo kun tipaj regionaj domoj. Daŭrigo al Busan. Vizito de Dongbaeksum, urba parko kun interesa historio kaj belegaj vidaĵoj, i.a. al la golfo. Vespermanĝo. Tranokto.
2.08 Matenmanĝo. Transporto al la flughaveno de Busan. Fino de la servoj.
Prezo de la ekskurso en unupersona ĉambro: € 775; dulita ĉambro: € 570 p.p.
Por ekstraj noktoj, bv. kontakti la Kongresan Fakon de UEA.
3.08 Matenmanĝo. Vizito de la loka botanika ĝardeno. Iro al la Jusangjeolli- klifoj, tagmanĝo, rigardo al la Oedolgoe- roko, konatiĝo kun la Jungbang-akvofalo kaj vizito al la Tradicia Vilaĝo Seongeup.
4.08 Matenmanĝo. Veturo al la Seongsan (Sunleviĝa Monto), listigita kiel monda heredaĵo de Unesko. Iro al Seopjikoji, loko kie diversaj televidserioj de Koreio estis filmitaj. Promeno en Bijarim, muskata praarbaro. Tagmanĝo kaj transporto al la flughaveno por la flugo al Seulo. Alveno en la flughaveno Gimpo (GMP) ĉirkaŭ la 17h30. Fino de la servoj.
Prezo de la ekskurso en unupersona ĉambro: € 680; dulita ĉambro: € 620 p.p.
Por ekstraj noktoj, bv. kontakti la Kongresan Fakon de UEA
30.07 Frumatena transporto al la flughaveno Gimpo por la flugo al la insulo Jeju. Alveno. Tagmanĝo. Rigardo al la roko Jongduam (Draka Kapo), vizito de la Tradicia Naturmuzeo Jeju kaj parko. Vespermanĝo. Tranokto.
31.07 Matenmanĝo. Vizito de la Te- muzeo Osulloc, la unua te-muzeo en Koreio kaj elektita de la revuo Designboom kiel unu el la 10 plej bonaj muzeoj en la mondo. Iro al unu el la diversaj parkoj de la insulo. Tagmanĝo. Vizito de la Botanika Ĝardeno. Pluiro por rigardi al la sesflankaj ŝtonoj ĉe la klifoj Jusangjeolli. Promeno al la regiono de la Oedolgoe-roko. Vespermanĝo. Tranokto.
1.08 Matenmanĝo. Iro al la insuleto Udo, kie oni konatiĝos kun la ĉarma kamparana loka etoso. Tagmanĝo. Veturo al la Seongsan (Sunleviĝa Monto), listigita kiel monda heredaĵo de Unesko. Iro al Seopjikoji, loko kie diversaj televidserioj de Koreio estis filmitaj. Vizito de la Marista Muzeo. Vespermanĝo. Tranokto.
2.08 Matenmanĝo. Vizito de la Mistera Strato, loko, kie objektoj defias la graviton. Vizito de la temparko Sumokwon por vidi i.a. la 3- kaj 5-dimensiajn skulptaĵojn en glacio. Tagmanĝo. Iro al la flughaveno por la flugo al Seulo. Alveno en la flughaveno Gimpo (GMP) ĉirkaŭ la 17h30. Fino de la servoj.
Prezo de la ekskurso en unupersona ĉambro: € 859; dulita ĉambro: € 746 p.p.
Por ekstraj noktoj, bv. kontakti la Kongresan Fakon de UEA.
Ekskursoj dum la kongresa semajno
Tuttagaj ekskursoj
Imjingak estas parko ĉe la bordo de la rivero Imjingang proksime de KSZ. Ĝi havas multajn statuojn kaj monumentojn rilatajn al la Korea Milito kaj estis fondita por konsoli homojn el ambaŭ flankoj, kiuj ne povas reveni al siaj hejmlokoj por revidi parencojn aŭ amikojn pro la dividiĝo de la Korea duoninsulo. El la elrigardejo vidiĝas tero de Norda Koreio. Vi propraokule konatiĝos kun tiu unika regiono kaj spertos la restaĵon de la mal- varmamilita erao. Kunporti pasporton!
La reĝo Jeongjo translokis la tombon de sia patro al la urbo Suwon fine de la 18-a jc kaj ĉirkaŭigis ĝin per la defenda fortikaĵo Hwaseong, kiu longas je 6 km. Nuntempe ĝi ĉirkaŭas la centron de la urbo. La fortikaĵo havas kvar pordegojn, bastionojn, kanonturojn, fumsignalajn turojn, arkpafejojn, gvatoturojn, sekretajn pordojn kaj aliajn. Ĝi prezentas ĉiujn elementojn de korea fortikaĵo kaj bone montras ĝian arkitekturan teknikon. La fortikaĵo estis listigita en 1997 kiel monda kultura heredaĵo de Unesko.
Duontagaj ekskursoj
Gwanghwamun estas la enira ĉefpordego al la palaco Gyeongbokgung. Sarangchae estas la historia memordomo de la korea prezidentejo, kiu prezentas la pasintecon, nuntempon kaj estontecon de Koreio kaj Seulo kaj eksponas ankaŭ koreajn tradiciajn metiaĵojn kaj aĵojn rila- tajn al la diversaj sinsekvaj prezidentoj.
Insadong troviĝas pli ol 600 jarojn en la kerna parto de Seulo kaj estas konata kiel tradicia areo kaj reprezentas la kulturan historion de Koreio. Ĝiaj stratoj estas plenaj de antikvaĵejoj, artvendejoj, butikoj, galerioj, kafejoj, teejoj kaj restoracioj. Ĝi estas unu el la plej popularaj seulaj turis- mejoj por eksterlandoj.
La bazaro Gwangjang estis malfermita en 1905 kaj estas la unua kaj plej granda ĉiutaga bazaro de Koreio kun pli ol 5000 vendejoj de teksaĵoj, vestaĵoj, manlaboraĵoj, tradiciaj medicinaĵoj, kuir- ujoj, memoraĵoj kaj manĝejoj de korea tradicia kuirarto. La bazaro estas fama pro la mungfaba patkuko bindaettok kaj la narkotika algorizaĵo mayakgimbap.
La Nacia Muzeo de Hangulo (2014) temas pri hangulo, la korea alfabeto. Hangulo estis kreita de la reĝo Sejong en 1443, por ke la simpla popolo povu skribi la korean lingvon. Ĝis tiam la kleruloj uzadis la ĉinajn skribsignojn. Vi konatiĝos kun la ekesto, populariĝo kaj lastatempa disvastiĝo de hangulo per tradiciaj kaj multrimedaj kaj interaktivaj ekspozicioj.
Tabelo de dumkongresaj ekskursoj
T = tuttaga ekskurso
M = duontaga ekskurso matene
P = duontaga ekskurso posttagmeze
Kodo | Sab 22/07 | Dim 23/07 | Lun 24/07 | Mar 25/07 | Mer 26/07 | Ĵaŭ 27/07 | Ven 28/07 | Prezo |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
E1 | – | – | – | T | T | – | – | € 74 |
E2 | – | – | – | – | T | T | – | € 49 |
E3 | – | – | – | – | T | – | – | € 56 |
E4 | – | – | T | – | T | – | – | € 48 |
E5 | – | – | – | – | T | – | T | € 48 |
E6 | – | – | – | – | T | – | – | € 49 |
D1 | – | – | – | – | – | – | M | € 28 |
D2 | – | – | – | M | – | – | – | € 29 |
D3 | – | – | M | – | – | – | – | € 24 |
D4 | – | – | M | – | – | – | – | € 23 |
D5 | – | – | – | – | – | M | – | € 23 |
D6 | – | – | – | – | V | – | – | € 30 |
D7 | – | – | – | – | – | P | – | € 34 |
D8 | – | P | – | – | – | – | – | € 28 |
Antaŭ- kaj
Post-Kongresaj
ekskursoj
Post-Kongresaj
ekskursoj
제주도, 경주-불국사,
석굴암 안동-하회마을, 양동마을
Tuttagaj
ekskursoj
ekskursoj
이천-도자기마을
속리산-법주사, 판문점-DMZ
Duontagaj
ekskursoj
ekskursoj
서울-경복궁, 남산, 봉은사
한강유람선, 디자인플라자