Pasporta Servo

Pasporta Servo

– Gastigado ĉe 1,100 familioj de 90 landoj –

La vivanta kaj dinamika flanko de esperanto, internacia lingvo, estas reala praktikado. Esperantistoj en la mondo havas sian unikan komunan reton same kiel la parolantoj de angla, franca, ĉina kaj japana lingvoj. Kaj ili ne hezitus mencii la gastigan servon “Pasporta Servo: Internacia Gastiga Servo per Esperanto” plej elstara, ĉar oni povas vojaĝi gastante ĉe la hejmoj de la membroj tra la mondo. La unuan ideon de “Programo Pasporto” proponis Ruben Feldman-Gonzalez el Argentino en 1966. Kaj nuna Pasporta Servo, komence gvidata de Jeanne-Marie Cash el Francio, evoluis de 39 gastigantoj el 19 landoj en 1974 al 1,100 gastigantoj el 91 landoj en 2016.
Gastigantoj kaj gastoj komunikiĝas unu la alian amike kaj familie. Kaj gastoj povas sperti en ĝojo kaj homaranismo nenormalajn vojaĝojn kaj kutimojn per rekta restado en konata aŭ nekonata hejmo de vizitantaj landoj. Pasporta Servo estas la beno por esperantistoj kiuj havas fortan interrilaton, kompare kun uzantoj de multlingva BeWelcome kaj anglalingva CouchSurfing(Kanapturismo). Tiu ĉi estas la servo de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo(TEJO), kun celo faciligi vojaĝadon de esperantistoj. En 2008 TEJO lanĉis novan interretan version de adreslibro de Pasporta Servo. En 2009 “Pasprta Servo 2.0″ ekfunkciis, kaj en 2013 ĝenerala sekretario estis nomumita kiel la respondeculo.
La gastigantoj indikas la kondiĉojn kaj mencias diversajn komentojn pri siaj interesoj, statoj. Ekzemple, nur vegetaranoj, bonvenigo de familio, 3 noktoj, 1 semajno, fermita somere – en la kelkaj grandegaj urboj de eŭropo-, kunportu dormsakon, loĝejo kun 3 katoj, anoncu antaŭ 2 semajnoj, ktp. Esperantistoj povus ĝui dumvivan mondvojaĝon kun senpaga gastado, se ili sekvas regulojn ĝentile. La slogano sur retpaĝaro allogas nin. “Trovu loĝejon ĉie ajn sur la planedo !”

Esperantaj gastigantoj tra la mondo

1. Gastado ĉe eksterlandaj familioj 해외 민박

이탈리아 로마 민박, 프란체스카, 2001

Familio de S-ino Filomena Canzano en Romo, Italio. So Jinsu kaj So Sanghyul vizitis ilin en 2001. S-reto Francesco Maurelli, knabo plej dekstra kun hundo, nun fariĝis s-rego kiu edziĝos en la aŭtuno de 2016. Ambaŭ familioj renkontiĝis en Nitra UK 2016, kaj ili interparolis longe remomorante la tagojn.

파도바 민박, 이탈리아, 2001

S-ro Giancarlo Rinaldo en Padovo, Italio, ĝoje akceptis la gaston So Jinsu el fora lando, Koreio, nur per unuafoja petletero por gastigado. Kaj Jinsu povis ĝui la restadon en familia etoso, kaj viziti najbaran urbon Venezia kiel loka loĝanto.

사라예보 민박, 다음해 내전, 소식 궁금, 1991

Bedaŭra ĝisrevido post intima renkontiĝo. Post la restado ĉe esperantista familio kun bebo en urbo Sarajevo kie okazis enlanda milito, la gasto ne povis forgesi la plorojn de la bebo, kiam la vizitanto forlasis la familion. Esperantistoj jam fariĝas la membro de la terglobo, kiam ili ekamikiĝas unu kun alia.

2. Gastigado por eksterlandanoj 국내 민박

세계여행가 Bruno부부 민박기록 1988, 20일간 숙박

Internaciaj vojaĝemuloj ges-roj Robineau Bruno kaj Maryvonne el Francio vizitis Koreion en 1988. Kaj ili gastis ĉe esperanta familio dum 3 semajnoj. Ili pasigis la tempon kun konversaciaj kursoj, prelegoj pri mondvojaĝo en universitatoj, intervjuoj por ĵurnaloj kaj televidoj. -Foto: el Memorkajero por gastoj de familio So Jinsu.

프랑스인 Alex의 민박 기록

Alex, franca esperantisto gastis ĉe s-ro So Jinsu dum 4 monatoj en 1990 ĝis kiam li transiris al Japanio por labori. Li pasigis tempon instruante francan lingvon por universitatanoj kaj esperanton por komencantoj.