Bitcoin por koreaj kaj japanaj esperantistoj

Skribanto
Oleg Izyumenko
Dato
2017-06-06 01:19
Legintoj
1928
Saluton amikoj!

Mia nomo estas Oleg Izyumenko, mi estas sveda esperantisto. Jam ekde la jaro 2012 mi okupiĝas pri Bitcoin. Mi legas en novaĵoj ke intereso pri Bitcoin en Koreio kaj Japanio estas granda, sed ankaŭ ke ĝia prezo sur lokaj merkatoj estas multe pli alta kompare al tiom kiom usonanoj kaj eŭropanoj pagas.

Do, mi havas proponon: mi povas kunporti sufiĉe multe da Bitcoin kun mi al la UK kaj vendi al ĉiuj interesitaj partoprenantoj el Koreio kaj Japanio. Kompreneble, la prezo estos malpli alta ol tiu ĉe viaj landaj merkatoj.

Por registri vian intereson vi bezonas nur respondi al tiu ĉi mesaĝo kun via nomo kaj kiom da Bitcoin vi ŝatus aĉeti. Ĉe la kongreso mi akceptos kontantojn: sudkoreiajn ŭonojn kaj japanajn enojn.

Amike,

Oleg
Total 0