La 25-a Internacia Kurskunveno de Esperanto finiĝis sukcese en la 5-a de aprilo 2015 en Koreio. Jen estas raportaĵo de s-ro Nema, respondeculo por la renkontiĝo.
  • 76 antaŭ-aliĝis.
  • 68 partoprenis el la listo de aliĝintoj.
  • 2 fariĝis honoraj membroj.
  • 10 junuloj estis subtenitaj.
  • 2 homoj en lasta momento decidis kunveni.
  • 71 korpe partoprenis en la Esperanto-vilaĝo. 
  • 30 sendependaj programoj.
  • 18 gvidantoj servis.
  • 12 koreaj gvidantoj.
  • 5 japanaj gvidantoj.
  • 1 rusa(duonkorea) gvidanto.
  • Plus pli multnombraj helpantoj.

Ĉiu portis sian brikon kaj ni kune konstruis bonegan Esperantujon en mozaika maniero! Ni povus fieri pri nia laboro,ne pro ĝia brila rezulto, sed pro nia kunhelpa laborado,kiu rezultigis tiel bonan frukton, kaj kio donos al nia arbo pli da progreso en morgauaj paŝoj.