Jen la partoprenantoj de la 12-a Internacia Esperanto-Renkontiĝo de Meditado en 2016

Esperantista Asocio de Ŭonbulismo (EAŬ) ĉiujare okazigas renkontiĝon kun diversaj programeroj, en kiu oni povas praktiki meditadon, fari komunajn ekskursojn al vizitindaj lokoj, sperti korean kulturon, ekkoni pri ŭonbulismo kaj tiel plu. Kadre de la 13a IERM, EAŬ organizas la specialan eventon “Bonvenon al Ŭonbulismo” por esperantistoj, kiuj volas pli interesiĝi kaj ekkoni pri ŭonbulismo kaj sudokcidenta Koreio.
Bonvolu noti, ke EAŬ prenos vin en la kongresejo post la fermo de la Seula Universala Kongreso de Esperanto en 2017 kaj veturigos vin al Seulo antaŭ vespero de la unua de aŭgusto.
1. Kiam: 2017 julio 29 (sabato) en la kongresejo tuj post la UK – aŭgusto 1 (mardo) en Seulo
2. Kie: Iksan, Bjonsan, Jongsan (gravaj sanktaj lokoj de ŭonbulismo)
3. Enhavo: meditado, ekskursoj, koncertoj, prelegoj
4. Kotizo: 50 eŭroj (programo, manĝo, loĝo, ekskursoj, veturo)
5. Nombro: ĝis 70 personoj
6. Prelegoj: temoj pri meditado estas bonvenaj.
7. Kontakto kaj aliĝo: ĉe CHOE Taesok (chtaesok@hanmail.net)

* Koncerna retpaĝo: http://blog.chojus.com/4682