La Komuna Eŭropo Referenckadro

La Komuna Eŭropa Referenckadro donas komunan bazon por la ellaborado de lingvaj kursoprogramoj, kursogvidiloj, ekzamenoj, kursolibroj ktp en Eŭropo. Ĝi detale priskribas kion lingvolernantoj lernu por esti kapablaj uzi lingvon por komunikaj celoj.

Profesinivela Lingvo-uzanto: C1 kaj C2
Memstara Lingvo-uzanto: B1 kaj B2
Baznivela Lingvo-uzanto: A1 kaj A2

Profesinivela Lingvo-uzanto

C2 : Li senpene komprenas preskaŭ ĉion aŭdatan aŭ legatan. Li kapablas resumi informojn venintajn el diversaj paroloj aŭ skribaj fontoj, kapablas kohere reprodukti argumentojn kaj raportojn.
C1 : Li kapablas kompreni larĝan gamon da postulemaj kaj longaj tekstoj, rekonas la implicitajn signifojn. Li kapablas flue kaj spontanee esprimi sin, ne tro montrante bezonon serĉi esprimojn.

Memstara Lingvo-uzanto

B2 : Li kapablas kompreni la ĉefajn ideojn de kompleksaj aŭ abstraktaj tekstoj, inkluzive diskutojn rilate lian fakterenon. Li kapablas flue kaj spontanee interagi kun denaskulo kaŭzante fortostreĉon ĉe neniu el la parolantoj.
B1 : Li kapablas kompreni la ĉefajn punktojn de informoj en klara laŭnorma lingvaĵo pri konataj temoj, rilataj al oftaj situacioj en la kampo de laboro, lernejo, libertempo ktp.

Baznivela Lingvo-uzanto

A2 : Li kapablas kompreni frazojn kaj ofte uzatajn esprimojn rilate kampojn, kiuj lin plej koncernas (ekz. bazaj personoj kaj familiaj informoj, aĉetado, lokaj geografiaj konoj, laboro).
A1 : Li kapablas kompreni kaj uzi bazajn eldirojn kun la celo kontentigi konkretajn bezonojn.

 

 

Por plia informo pri KER, jen la ligilo: http://www.edukado.net/ekzamenoj/ker