72-a IJK, 2016, Pollando

La Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO)

TEJO estas organizo por junaj parolantoj de Esperanto (ĝis inkluzive 29-jaraĝaj). Estas nuntempe 46 landaj sekcioj plus ĉirkaŭ 13 landaj organizoj kun kiu TEJO havas kontakton, sed kiuj ankoraŭ ne estas membroj. TEJO mem estas la junulara sekcio de Universala Esperanto-Asocio, kaj rilatas kun pluraj organizoj, instancoj kaj organizaroj ekster Esperantujo, ekzemple: UNESKO, kaj Forumo Junulara Eŭropa.

TEJO organizas Internacian Junularan Kongreson, ĉiujare por unuigi esperantistajn junulojn el la tuta mondo. TEJO ankaŭ organizas kelkajn junulajn seminariojn ĉiujare. Tiuj ĉi seminarioj kunigas internacian grupon de junuloj por diskuti aktualan temon.

TEJO eldonas revuojn ekzemple Kontakto-n. Kontakto estas socikultura revuo, kiu celas junajn legantojn samkiel komencantojn kaj enhavas artikolojn pri ĝeneralaj temoj interesaj por la junularo kaj en facila lingvaĵo. TEJO ankaŭ administras Pasportan Servon, reton de Esperanto-parolantaj gastigantoj kiuj senpage gastigas Esperanto-parolantajn vizitantojn.

En 1938, TEJO komenciĝis kun la celoj propagandi Esperanton, aranĝi internaciajn renkontiĝojn kaj labori pri Esperanto en lernejoj dank’ al du nederlandaj instruistoj, Elisabeth van Veenendaal kaj ŝia edzo.

TEJO havas estraron, komitaton kaj komisionojn. La estraro interalie plenumas la decidojn de la Komitato, prezentas al ĝi raporton, proponon de buĝeto kaj financajn rezultojn, nomumas redaktorojn de siaj eldonaĵoj, okupiĝas pri IJK kaj pri rilatoj kun aliaj organizoj. La komitato estas la ĉefa decida instanco de TEJO.

Komisionoj estas laborgrupoj kiuj okupiĝas pri la diversaj agadkampoj de TEJO. Nuntempe estas 12 komisionoj: Eksteraj Rilatoj, Informado, Landa Agado, Kulturo, Aktivula Trejnado, Pasporta Servo, Adoleska Agado, Scienca kaj Faka Agado, Homaj Rimedoj. Moviĝebloj, Edukado kaj Elekta Komisiono.

Korea Esperanto-Junularo(KEJ)

KEJ estas organizo por junaj koreaj parolantoj de Esperanto (ĝis inkluzive 40-jaraĝaj). Ĝi komenciĝis en 1958. Ĝi nun estas la junulara sekcio de Korea Esperanto-Asocio(KEA), kaj landa sekcio de TEJO. Nun la estraro estas okupata de la 30-a prezidanto PARK Kang, Viĉprezidanto KIM Karam, Ĉefredaktoro CHOE Hanul, kaj Desegnanto LEE Miji. La celo de KEJ estas helpi al esperanto-lerno de junuloj, kaj organizigi junulojn. Specife, ĝia roloj estas ke donaci lernolibrojn kaj sen야 instruistojn al esperanto-grupoj en universitatoj, kolekti kaj sen야 subvencion por tiuj kiuj partoprenas en landa kaj universala kunvenoj, kaj fari kunvenojn kie junuloj povas uzi esperanton. Specife ĝi okazigas Komunan Seminarion unu foje po 4 jaraoj. Ĝi ankaŭ publikigas gazeton Verdan Voĉon por anonci novaĵojn.

Rondo de Hankuk Universitato de Fremdaj Studoj

Hankuk Universitato de Fremdaj Studoj(mallonge, HUFS) estis establata de Doktoro KIM Heung-Bae en la 1952-a dum la Korea Milito, kiu okazis inter 1950 kaj 1953, por akiri altnivelan edukosistemon pri fremdaj lingvoj. Post la milito, la universitato komencis sian historion en Jongno, Seulo, Sudkoreio ekde 1954.

Unue la fakoj de la Angla, la Franca, la Ĉina, la Germana, kaj la Rusa estis instalitaj, kaj poste ilin sekvis aliaj diversaj linvaj fakoj kiel la Hispana, la Japana, la Turka kaj diferencaj fakoj kiel ekonomiko, juroscienco, kaj komercoscienco.

Nun HUFS konsistas el 13 fakoj kun 64 specialoj, kaj inkluzive de Esperanto, ĝi instruas 45 lingvojn, laŭ kiu ĝi estas la tria lingvo-instruema universitato.

HUFS havas du terenojn; unu en Seulo kaj la alia en Yong-in, kaj karaktere ili du havas sian Esperanto-rondon.

Preskaŭ antaŭ 30 jaroj, Yong-in tereno ekhavis sian rondon nomate kiel Kolombo, kaj post preskaŭ dudek jaroj, Seula tereno ekhavis sian rondon nomate kiel Olivo. Olivo kaj Kolombo devenas de si en la flago de UN, kiu signifas pacon.

Ĉiusemestre du terenoj de HUFS malfermas Esperanto-kursojn kaj instruadas Esperanton al siaj studentoj. Karakteze, studentoj de HUFS havas altnivelan konon pri Esperanto ĉar fremdaj lingvoj estas ilia ĉiutaga vivo.