46a Internacia Infana Kongreseto
Temo: Kolora mondo
Dato: 22-29 Julio 2017
Loko: Junulara Trejnejo Bongdo en Seulo
Retejon por aliĝi: bertosch.free.fr/iik2017
Bonvenon al tutmondaj infanoj!
La 46a IIK okazos en Seulo, de la 22a ĝis la 29a de julio 2017.
La IIK ne okazos pro kelkaj kialoj en la sama tereno de la UK, sed en la Junulara Trejnejo Bongdo, kiu distancas 10 kilometrojn de la UK. Feliĉe ĉe la piedo de la naturplena monto Dobongsan, IIK-anoj trankvile ĝuos Esperanton kaj naturon. Ne forgesu, ke ni, ĉefe IIK-adoleskantoj kelkfoje vizitos la vastan maron de la UK por mem ĉeesti en la tutmonda familia etoso. Ni ja estas internaciaj familianoj.
La temo
estas ‘Kolora mondo’.
Kutime infanoj tre ŝatas kolorojn. Plie Koreio estas kolora lando laŭ tradiciaj kostumoj, manĝaĵoj kaj kulturaĵoj. Dum la IIK ni interŝanĝos buntajn kulturaĵojn el diversaj landoj, al kiuj vi apartenas. Ni esperas, ke nia mondo kolore riĉiĝos pere de Esperanto.
La internacia skipo
konsistas el diverslandaj gvidantoj.
Ĉiuj gvidantoj el Francio, Germanio, Ĉinio, Grekio kaj Koreio okupiĝas (aŭ -is) kiel instruistoj jen en ordinara lernejo, jen en alternativa lernejo. Tio signifas, ke ili estas spertaj por zorgi infanojn per propraj metodoj kun malfermita koro. Ankaŭ junaj helpantoj pretas por la IIK.
La programo
celas amuzi la infanojn kaj instigi ilin paroli en Esperanto.
Okazos olimpikaj ludoj, ekskursoj al koreaj tradiciaj palaco kaj vilaĝo, lernado de korea maskodanco, natura promenado, manlaboro, kantado, farado de magia suko, baniĝo kaj kompreneble E-kursoj. Vespere artfajraĵo, enĝardena ludo, kvizoj, Teo-ceremonio kaj interesaj agadoj atendas la infanojn.
Ankaŭ la infanoj eksterordinare spektos la UK-programeron ‘Nacia Vespero’. Pere de tio infanoj ĝuos la kulturon kaj arton de la gastiganta lando, Koreio.
Kiom da anoj venus al IIK-2017?
Ni esperas kiel eble plej multajn! En Koreio multaj lernejanoj praktikas Esperanton ĉefe kadre de la alternativa lerneja medio. Proksimaj aziaj landoj favore atendas la oportunan eventon IIK-2017. Ankaŭ interesiĝantoj el Francio, Katalunio kaj Meksiko jam kontaktas la IIK-teamon. En Seulo brilos tiom multaj steletoj, kiuj estas la espero de nia movado. Ne tro rapide kuru por aliĝi al la Seula IIK-o, sed sufiĉe frue!
Vizitu la IIK-retejon por aliĝi: http://bertosch.free.fr/iik2017/
Bonveniga filmeto de internaciaj infanoj : https://youtu.be/K2R4aIQD7Z0