Esperanto_01_zamenhofLudwik Lejzer Zamenhof

Ludwik Lejzer ZAMENHOF (Esperante konata kiel Ludoviko Lazaro ZAMENHOFO; naskiĝis la 15-an de decembro 1859 en Bjalistoko; mortis la 14-an de aprilo 1917 en Varsovio) estis la iniciatoro de la lingvo Esperanto. Laŭ profesio li estis okulkuracisto.

Unuaj jaroj 1859-1885

Zamenhof naskiĝis en la Ulica Zielona 6 en la urbo Bjalistoko, kiu situis tiam en la Rusa Imperio (nun en Pollando). Lia naskiĝtago estis la 3-a de decembro laŭ la julia kalendaro, la 15-a de decembro laŭ la gregoria kalendaro kaj la 19-a de kislevo laŭ la juda.

Li estis filo de lingvoinstruisto Mordeĥaj Zamenhof (kiu ruse preferis Marko) kaj Rozalia (naskita Sofer). Lia familio estis judoj el la Granda Duklando de Litovio, sed ne konsideris sin litovlingvanoj. Liadire, li estis “ruslanda hebreo”.

Lia patrino parolis al li en la jida lingvo, lia patro en la rusa, en kiu okazis ankaŭ la instruado de Zamenhof. Li iam diris, ke li ŝatas la rusan super ĉiuj aliaj lingvoj, sed pli poste li konfesis, ke la «ĵargono» (t.e. la jida) estas plej kara al lia koro. En letero de la 8a de marto 1901 (al Th. Thorsteinsson) Zamenhof skribis: “Mia gepatra lingvo estas la rusa; sed nun mi parolas pli pole…” Al siaj gefiloj hejme li parolis pole. Krome li lernis frue la germanan kaj la francan, la hebrean, cetere en la lernejo la malnovan grekan, latinan kaj anglan. Ŝajne li havis iom da scioj en la hispana, litova kaj en Volapuko. Li parolis laŭ propra eldiro flue la polan, rusan kaj germanan, iom malpli bone la francan. Oni diras ke Zamenhof havis etan siblo-problemon (“z-balbuton”).

Li studis medicinon en Moskvo (1879-1881) kaj Varsovio (1881-1885). Li fakuliĝis pri okulkuracado interalie en Vieno.

Komence Zamenhof estis rusema, sed pro la pogromoj de 1881/82 li aliĝis al la frua cionisma movado, alvokante la judojn elmigri komune al alia lando por krei judan ŝtaton. Komence li pensis pri ia loko en Ameriko, poste pri Palestino. En 1885 jam li trovis ke la celo de cionismo – juda hejmlando en Palestino – ne estus realisma: la hebrea lingvo, laŭ li estus mortinta, la nacia sento inter judoj estus erare taksata, kaj plej grave Palestino estintus por la tuta judaro tro malgranda. Ĝi povus akcepti maksimume du milionojn da judoj, kaj la cetera homamaso restus ekstere. Anstataŭe li prefere vidis la estonton de la judoj sekurigita en mondo, kie la religiaj kaj lingvaj bariloj estus detruitaj aŭ preterpasitaj. Tio gvidis lin denove al la internaciista ideo. Nun la lingva flanko de lia strebado fariĝis la lingvo Esperanto, la idea flanko la “homaranismo”.

Esperanto_02_1962 Lingvaj RespondojProfesio kaj Esperanto 1885–1917

Lia unua planlingva projekto, Lingwe universala, estis preta jam en la komenco de la vintro 1878, kiam Zamenhof estis ankoraŭ gimnaziano. Dum sia naskiĝtaga festo de tiu jaro, je la 17a de decembro (nova stilo), li kantis kun siaj amikoj kanton en tiu lingvo (al tio rilatas la Zamenhof-tago). En la jaro 1881 li aranĝis novan projekton, kaj en 1885, kiam li kuraciste eklaboris en Veisiejai (Litovio), li havis pli-malpli preta tiun projekton, kiun li publikigis en 1887 – Esperanton.

La 26-an de julio 1887 li povis eldoni la Unuan Libron danke al la financa helpo de la patro de Klara Zamenhof (naskita Silbernik), al kiu li edziĝos samjare la 9-an de aŭgusto. En tiu periodo naskiĝis liaj du unuaj gefiloj, Adamo (1888) kaj Zofia (1889); ambaŭ fariĝis kuracistoj. En 1904 venis ankoraŭ la dua filino, Lidja.

Esperante trovi pli bonan laboron Ludoviko Zamenhof en Oktobro 1893 venis al Grodno, kie li malfermis la oftalmologian kabineton en la loĝejo numero 4, ĉe la strato Policejskaja. La loĝejo estis subluata de la germandevena Luiza Rachmanin.

Zamenhof, kiu ne posedis tiam proprajn nemoveblaĵojn, loĝis kune kun la edzino — Klara Aleksandrovna (naskita en Kaunas, kie ŝi finis la gimnazion) kaj kun du infanoj: Adamo kaj Sofia, kiuj lernis hejme. La edzino ne laboris. Ili deklaris ke ili apartenas al la burĝaro, estas moseanoj kaj kiel sian familian lingvon ili deklaris la rusan. Zamenhofoj dungis du servistinojn: 23-jaran polan ĉambristinon Zofia Antonovna Barancewicz, kamparaninon el la eksnobela familio el la distrikto de Sokółka, kiu forlasis la servon en 1895. La dua servistino estis 37-jara kuiristino, vilaĝanino, katolikino, el la vilaĝo Suchowola.

En Grodno Zamenhof ne nur havis la privatan kuracistan praktikon, sed ankaŭ aktivis en la Kuracista Asocio de Grodna Gubernio. Li ankaŭ estis helpjuĝisto (arbitro) en la Departementa Juĝejo en Grodno. Laŭ esploroj de bjelorusa historiisto F. Ignatowicz, Ludoviko “partoprenante la juĝprocesojn distingis sin per la principeco kaj severeco” .

En 1889 la doto de la edzino estis foruzita, pro Esperanto kaj ĉar Zamenhof devis helpi al sia patro. Zamenhof devis rekomenci kuracadi, sed havis longan tempon malfacilecon trovi sufiĉe da laboro (resp. pagantaj pacientoj) por vivteni sin, kaj devis dum kelkaj jaroj iom reteni sin de Esperanto. Zamenhof forlasis Grodnon en oktobro kaj antaŭ la 8-a de novembro 1897 li loĝis en Varsovio, strato Dzika 9, en la malriĉa hebrea kvartalo. Nur ĉirkaŭ la jaro 1900 li iom pli bonfartis finance.

Ekde ĉirkaŭ la sama tempo Esperanto pli sukcesis, en okcidenta Eŭropo, kaj kiel kunlaboranto de La Revuo kaj verkanto por Hachette-eldonejo li enspezis por veturi al la Universalaj Kongresoj (UK). La unua UK, en la franca Bulonjo-ĉe-maro, estis lia unua libertempo depost dudek jaroj, opiniis lia frato Leon. Zamenhof vizitis ĉiujn UK-ojn kaj foje ankaŭ banlokojn en Germanio kaj Aŭstrio-Hungario.

La unua mondmilito trafis lin, kiam li vojaĝis al Parizo por la deka UK en 1914. Ĉar Germanio kaj Ruslando estis militantaj nun unu kontraŭ la alia, li ne povis reveturi. Pere de dusemajna vojaĝo skandinavia li reatingis Varsovion. En Varsovio li okupiĝis precipe pri tradukado, de Andersen-fabeloj kaj ankaŭ partoj de la malnova testamento. Pro malsano li devis ĉesi kuracadi, kaj lia filo Adamo transprenis la kuracejon.

La morto kaptis lin, la 14-an de aprilo kaj la 22-an de Nisano la juda kalendaro 1917. La entombigo de L. L. Zamenhof okazis la 16-an de aprilo. Li jam de ĉirkaŭ 1900 estis suferanta je malforteco de la koro kaj manko de pulso en la piedoj.

Originalaj verkoj

La plej konata verko de Zamenhof estas la Unua libro.

Kvankam Zamenhof posedis literaturan talenton, precipe poetan, li ne kreis multajn originalajn literaturajn verkojn. Li dediĉis sin al literatura kreado antaŭ ĉio por elprovi la kvalitojn de Esperanto kiel literatura lingvo. Lian originalan beletran kreadon reprezentas fakte liaj famaj sep poemoj:
– Mia penso
– Ho, mia kor’
– La Espero (la neoficiala himno de la esperantistoj)
– La vojo (1896)
– Preĝo sub la verda standardo (1905)
– Al la fratoj (1889)
– Pluvo (1909)

La ceteraj verkoj de L.L. Zamenhof havas precipe instruan, lingvistikan aŭ idee-organizan karakteron. Li ekzemple kreis diversajn vortarojn (interalie rusa-Esperanto kaj germana-Esperanto), proverbaron, kaj kongresajn paroladojn.

Malpli konata poemo de L. L. Zamenhof estas
– Al “La Vagabondo” el supozeble 1910.
Ĝi troveblas en “destino de ludovikologia dinastio” paĝo 2427 (el la Iam Kompletigota Plena Verkaro de ludovikito aŭ Ito Kanzi) kaj en Fonto nr 190 (Oktobro 1996).

Tradukitaj verkoj

La literatura agado de L.L. Zamenhof estis ĉefe traduka. Unuaj tradukoj estas Patro nia, partoj de la biblio kaj poemo de Heinrich Heine. Lia unua grava tradukaĵo estis La Batalo de l’ Vivo de Charles Dickens (1891). En 1894 aperis Hamleto de William Shakespeare.

Aliaj gravaj verkoj estas:

– La Revizoro, komedio de Nikolaj Gogol (1907)
– La Rabistoj de Friedrich Schiller (1907)
– Ifigenio en Taŭrido de Johann Wolfgang von Goethe (1907)
– Marta de Eliza Orzeszko (1910)
El la Malnova Testamento, L.L. Zamenhof tradukis inter 1907 kaj 1914 plurajn partojn.
Post lia morto, aperis la traduko de la fabeloj de Hans Christian Andersen.

La Fundamenta Krestomatio

La Fundamenta Krestomatio estas kolekto de kontribuaĵoj aperintaj en La Esperantisto. Zamenhof ĝin parte aŭtoris kaj parte redaktis, kontrolante la stilon de la ceteraj kontribuaĵoj. La Krestomatio enhavas ekzercojn, fabelojn, rakontojn, anekdotojn, popularsciencajn kaj sciencajn artikolojn kaj sepdek artikolojn, inter kiuj kvin originalajn kaj dek du tradukitajn de L.L. Zamenhof.